Naligonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naligonda
City in India
Administrado
Poŝtkodo 508001
Demografio
Loĝantaro 154 326  (2011) [+]
Loĝdenso 1 470 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 3′ N, 79° 16′ O (mapo)17.0579.27Koordinatoj: 17° 3′ N, 79° 16′ O (mapo) [+]
Alto 421 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Naligonda (Telangano)
Naligonda (Telangano)
DEC
Naligonda
Naligonda
Situo de Naligonda
Naligonda (Barato)
Naligonda (Barato)
DEC
Naligonda
Naligonda
Situo de Naligonda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nalgonda [+]
vdr

Naligonda (telugue నల్గొండ) Pri tiu ĉi sono aŭdu, estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis "Nilagiri" kaj "Nalgunda".

Urbodomo de Naligonda

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naligonda situas sur montetaro en averaĝa alteco de 421 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 38, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 92, Varangal 106, Mumbajo 715, Kolkato 1130, tutlanda ĉefurbo Delhio 1303 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Naligonda havis populacion de 135 744, kun la aglomeraĵo (en 2011) 154 326. La legopovo estas 86,8 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paleolitikaj restaĵoj estis trovitaj ĉirkaŭ Naligonda. Dum la konata historio la areo apartenis al imperio de Aŝoko. Dum tiu periodo la regiono establis komercajn kontaktojn kun la Romia Imperio. En la 3-a jarcento la Budhismo prosperis. En la sekvaj jarcentoj pluraj dinastioj regis. Naligonda akiris triagradan municipan statuson en 1941, la nuntempa statusa grado estas "speciala".

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava kaj oficiala lingvo en Naligonda estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Naligonda vivas hinduoj preskaŭ (77%), muslimoj (19%) kaj aliaj.

Municipa oficejo de Naligonda

Edukado[redakti | redakti fonton]

En la distrikto Naligonda universitato kaj kelkaj altlernejoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Naligonda jare pluvas averaĝe po 751 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Naligonda havas trairan fervojn linion kaj 4 alvenantajn ĉefvojojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]