Surtsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la nova insulo la 30-an de novembro 1963, 16 tagojn post la apero el la maro

Surtsey (nord. Insulo de Surt) estas vulkana insulo en la Atlantiko, estiĝinta la 14-an de novembro 1963. Ĝi situas ĉirkaŭ 30 kilometrojn sude de Islando kaj apartenas al la "Okcidenthomaj insuloj" (islande Vestmannaeyjar).

Surtsey estiĝis pro submara vulkana erupcio. Ĝi estis nomata laŭ Surt, la norda fajrogiganto kaj malamiko de Ase. Hodiaŭ troviĝas esplorstacio sur la insulo.

La insulon forportas la erozia efiko de ondoj (abrazio), pluvo kaj vento. Sur la suda marbordo estiĝis ĉefe krutaj rifoj. En la nordo, la formordita materialo formas sablan areon.

Rezultoj de NASA-esploristoj, kiuj ekzamenis la insulon per mezuriloj, aviadiloj, kaj satelitoj, montras, ke plimulto de la insulo malaperos en la sekvaj 100 jaroj kaj restos nur la roka kerno (por pliaj 1000 jaroj kiel sola nuda rifo), kiu konsistas el polagonita ŝtonaro.

Ĉe la estiĝo, la insulo grandis 2,8 km² kaj altis 173 metrojn. En la jaro de 2001 ĝi grandis jam nur 1,4 km² kaj altis nur 154 metrojn.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En 1964, la islanda registaro deklaris la insulon esplora tereno kaj permesis alveturon nur por sciencistoj, por protekti la unikan sukcesiajn procezojn sur la insulo.

La unuaj plantoj jam aperis en 1965, nome mara sinapo?. Poste sekvis stranda aveno, sala stelario (Honkenya peploides) kaj la ostra planto? (pliaj: Cakile arctica?, Leymus arenarius ~sabla elimo ). Ili venis de la insulo Heimaey 20 km fore.

La birdoj aperis ĉefine de la erupcio kiel Cepphus grylle, Fulmarus glacialis, poste Rissa tridactyla. Hodiaŭ jam nestas tie 13 birdospecioj, el kiuj la plej nova estas la Fratercula arctica.

La mevoj alvenis nur en 1986 kun unua reprezentanto de la heringa mevo (Larus fuscus), pli poste venis arĝenta mevo (Larus argentatus), Fulmarus glacialis kaj mantela mevo?.

Per koloniado de la mevoj – en 1999 estis tie 300 paroj – verdiĝis la insulo. La mevoj kunportis semojn kaj semis per guano la grundon. Aperis la plantoj Empetrum nigrum, Ranunculus acris kaj diversaj herbospecioj.

Plej nove aperis la salikacoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]