Sveda kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveda kalendaro estis la kalendaro uzata en Svedio de la 1-a de marto 1700 ĝis la 30-a de februaro 1712.

En Svedio (inkluzive de Finnlando kaj la svedaj baltaj provincoj) estis decidite ĉe la fino de la 17-a jarcento ŝanĝi al la gregoria kalendaro transsaltante 11 supertagojn inter 1700 kaj 1740. Tiu ĉi decido signifis, ke dum 40 jaroj inter la 1-a de marto 1700 kaj la 28-a de februaro 1740, la kalendaro uzata de Svedio diferencus de ĉiuj aliaj kalendaroj en la mondo. Krome, la devio ne estus konstanta, sed ŝanĝiĝus je unu tago ĉiun kvaran jaron. Tamen, la decido estis farita kiam Karlo la 12-a estis reĝo. Ekzistis tiel neniu supertago en Svedio en 1700, sed post tio la sveda kalendaro estis unu tagon antaŭ la julia kalendaro kaj dek tagojn malantaŭ la gregoria kalendaro. Malgraŭ la decido, supertagoj estis aldonitaj al la kalendaroj de 1704 kaj 1708. La kialo povus estinti la daŭranta Granda Nordia Milito.

Post ekkomprenado ke la land-specifa kalendaro estis fiasko, Karlo la 12-a ordonis ke Svedio revenus al la malnova julia kalendaro aldonante la 30-an de februaro al la 1712-datita kalendaro. La 30-an de februaro 1712 estas markita en la kalendaro kiel "Tilökelsedag". Tio verŝajne signifis ke Svedio iĝis la lasta lando se temas pri adopti la Julian kalendaron.

Svedio finfine ŝanĝis al la gregoria kalendaro en 1753 preterlasante 11 tagojn de februaro, kaj tiel en 1753 la 17-an de februaro estis sekvita de la 1-a de marto. Komence en Svedio oni uzis germandevenan version de gregoriana kalendaro plibonigita kalendaro, kiu deviis de la normala gregoria kalendaro en tio ke la loko de pasko estis determinita per la vera printempa ekvinokso kaj la vera plenluno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]