Szaporca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szaporca [saporca], kroate Spornica estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.

Bazaj informoj

Situo

Szaporca situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Dravo preterfluas 3 km-ojn. Siklós troviĝas 22, Pécs 39, Barcs 62, Budapeŝto 235  km-ojn.

Historio

Szaporca menciiĝis unuafoje en 1117 laŭ tiama hungara ortografio "Supurkan". Dum militiroj la loĝantoj ofte rifuĝis al kanejo de Dravo. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj