Szilvia Dallos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szilvia DALLOS [silvia daloŝ], hungare Dallos Szilvia estas hungara aktorino kaj verkisto.

Szilvia Dallos naskiĝis la 30-an de januaro 1935 en Budapeŝto.

Biografio

Szilvia Dallos frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1953-1957 kaj dume lernis ankaŭ baletoteknikon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis kaj baldaŭe ŝi naskis filinon. Poste ŝi aliĝis al diversaj malgrandaj teatroj kaj ankaŭ al Hungara Radio. Ŝi ricevis premion en 1966 kaj ekstran dramistan premion en 2001. Ŝiaj 2 dramoj estis prezentitaj.

Ŝiaj roloj (elekto)

  • 11 kinejaj filmoj inter 1961-1996
  • 9 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 19-200, ekzemple Jó estét nyár, jó estét szerelem (Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo), 1972
  • diversaj teatraj roloj
  • hungaraj voĉoj en diversaj eksterlandaj filmoj

Ŝiaj verkoj (elekto)

  • diversaj noveloj
  • diversaj radiaj spektakloj

Fontoj