Téseny
Téseny [tEŝenj], kroate Tišnja estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 7834
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 45°56′55″N 18°02'60″E
Situo [redakti]
Téseny havanta nur unusolan straton situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Szentlőrinc troviĝas 13, Sellye 22, Harkány 23, Pécs 25, Szigetvár 26, Siklós 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1330 laŭ tiama hungara ortografio "Tesen". En la 16-a jarcento la vilaĝo disiĝis al Granda kaj Malgranda Téseny-oj. La lasta vilaĝeto senhomiĝis, sed la alia travivis la tutan turkan regadon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, sportejo, interretejo, kuracejo (monate po 2), la ceteraj servoj estas alireblaj en Baksa.