Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantato de Bach
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!
BWV: 214
Okazo: naskiĝdatreveno de la elektoprincino
Ekestojaro: 1733
Ekestoloko: Lepsiko
Ĝenro: bondezirkantato
Solooj: s, a, t, b
Instrumentado: trumpetoj 1-3, timbaloj,
Fltr I/II, hobojoj 1/2, arĉinstrumentoj, ĝeneralbaso
Prezentodaŭro: proksimume 27 minutojn
Teksto
unbekannt
Maria Jozefa, ĉefdukino de Aŭstrujo, elektoprincino de Saksujo kaj rexino de Polujo – bopatrino kaj prakuzino de Aŭgusto la forta

Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! (BWV 214 resp. BC G19), ankaŭ konanta kiel reĝino-kantato, estas profana kantato de Johann Sebastian Bach.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La verko estis prezentata la 8-an de decembro 1733 kiel bondezirkantato okaze de la naskiĝdatreveno de Maria Jozefa, elektoprincino de Saksujo kaj reĝino de Polujo, kun la subtitolo Dramma per musica. Bach reuzis la movimentojn 1, 5, 7 kaj 9 kun alia teksto kaj nur malmultaj muzikaj adaptadoj in la 1-a, 2-a kaj 3-a parto de la Kristnask-oratorio laŭ la procedo de Parodio; tiuj ĉi do spertis vastan konatecon.

Temo[redakti | redakti fonton]

En la naŭmovimenta verko, kies libretisto ne estas konata, kvar diinoj el la antikva mitaro laŭdas la reĝinon.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Bach ne eksplicite preskribis plurfoje okupitan ĥoron.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri unu el la multaj bondezirkantatoj ekestintaj inter 1733 kaj 1744, kiuj kiel okazaj komponaĵoj estis destinitaj por nur unufoja prezentado. Eble Bach volis per la reuzado en Weihnachtsoratorium konservi la elstarajn kaj por li plej gravajn partojn de la verko. La teksto „Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!“ (Eksonu, timbaloj! eksonu trumpetoj!) estas impone antaŭenigata en la enkonduka ĥoro per la sinsekvo de la menciitaj instrumentoj. La transigado de profana origino al ciklo de sakralaj kantatoj destinata por la kristnasktempo laŭ la baroka mondkompreno ne estis problema. Ekzemple timbaloj kaj trumpetoj estis uzeblaj kaj kiel atribtoj de la monda reĝeco kaj ankaŭ por la glorado de la "reĝo" Kristo. La verko estas pregita de ĝoje festa humoro konvena al la okazo kaj apartenas al la ĝis nun plej popularaj profanaj kantatoj de Bach.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3211257 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)