Tălmaciu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tălmaciu
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sibiu
Alinome Nagytalmács hungare, Talmesch germane
Iama hungara departemento Szeben
Situo 45° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)45.66944444444424.261111111111Koordinatoj: 45° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)
Tălmaciu (Rumanio)
Tălmaciu (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 378 m
Poŝtkodo 555700
Loĝantaro 6,905 (en 2011; 8.837 en 2002)
vdr
Vido al Tălmaciu

Tălmaciu ([telmaĉu], hungare: Nagytalmács [nadjtalmaĉ], germane: Talmesch [talmeŝ]) estas urbo en distrikto Sibiu en Rumanio ĉe la nordorienta piedo de Sibiu-montaro sur la dekstra bordo de rivereto Cibin, sudoriente de Sibiu.

Al la urbo apartenas administre la vilaĝoj Colonia Tălmaciu kaj Tălmăcel. Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Boița, Lazaret, Lotrioara kaj Paltin, kiuj nun konsistigas la komunumon Boița. Tio estas parto de la kaŭzo de la malpliiĝo de ĝia loĝantaro inter la censoj de 2002 kaj 2011.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 1 284 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 6 046 (rumanoj).

Historio

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas el 1318 (laŭ aliaj: 1265). Ĝi estis ĉefloko de "filia seĝo" de la seĝo Hermannstadt (Sibiu). En 1453 reĝo Ladislao la 5-a deklaris ĝin parto de la Reĝa Tero.

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben). La rangon de urbo ĝi ricevis en 1989.

Fonto

Ĝemelecoj

Eksteraj ligiloj