Taĥilalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La taĥilalio estas eraro de la fluenco de la parolo. Ĝi estas parenca al balbutado. Ĝiaj simptomoj estas la hasta spirado, la rapida parolado, elfalado de parolsonoj kaj silaboj. Ĝin karakterizas la neakurata eldiro, la monotona aŭ repetita parolmelodio kaj akcento, kaj la neagala mezuro de la ritmo de la parolado. La hasto, la disgramatismo, la eraroj de la fleksioj kaj la frazkonstruado kaj la malriĉa vortostoko aperas ankaŭ en la legado kaj skribado.

Tiuj malhelpas la konstruadon de textoj kune kun la perturboj de la memoro, de la verbala atendo, kaj d la pripensado de la temo. Ankaŭ la grandaj movoj estas hastaj, rapidaj kaj neatenditaj. La taĥilaliuloj estas kutime amikantaj, malfermitaj, sensitivaj, komprenitivaj, sed ankaŭ surfecaj, maltrankvilaj kaj incitiĝemaj. Ofte ili havas bonan intelekton, kaj estas bona en matematiko, ĥemio kaj fiziko.

Ĝi estas rara relative al la balbutado, kaj oni konas ĝin nur iomete. En 2007 en Razlog, Bulgario la taĥilaliuloj kaj fakuloj fondis la internacian taĥilalian asocion, kiu volas la paroleraron pli bene ekkoni.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La taĥilalio havas genetikajn faktorojn, aŭ estas kaŭzita de la anomalio de la centra nerva sistemo.

Korigado[redakti | redakti fonton]

La korekcio okupiĝas ne nur kun la paroleraro, sed ankaŭ kun la karaktero. Unue solvas la konektajn problemojn, kaj poste iras al la parolado. Centrala estas trovi la bonan rapidon de la parolo, kaj la lernado uzi paŭzojn. Krome la taĥilaliulo devas ekzerci la elparolon kaj la akcenton. Se li havas ankaŭ alian paroleraron, ankaŭ tiu estas korektanda. Kune kun la logopediisto li devas okupiĝi ankaŭ kun la lingvaj simptomoj.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Krom de la logopediista helpo oni faras bone, se:

  • Ne atentigas la infanon pri sia paroleraro
  • Ne korektas, ne interrompas, ne ripetigas, kiun la infano diris
  • Ne faras tiel, ke li ne inteligas la infanon
  • Estas pacienca al la infano
  • Ne igas la infanon aktori, se li ne volas
  • Ne lacigas lin tre
  • Se la infano estas laca, ne igas lin paroli
  • Enigas lin en tempopasigiloj, kiuj tre pretendas la uzadon de la lingvon: kanti, rakonti, aŭ ludi pupon
  • Parolas kviete, mallaŭte, melodie
  • Faras la medion sekuran

Adultoj[redakti | redakti fonton]

La taĥilalio estas korigebla ankaŭ en adultaĝo, kiu ankaŭ kontribuas al la kariero.

Komence la logopediisto kaj la disĉiplo okupiĝas kun la parolteĥniko. La celo estas la korektado de la spirado kaj de la artikulacio, kaj la plibonigado de la ritmo, akcento, kaj intonacio. La kapacito de la spirado estas grandigita per tekstoj, kiuj estas pli longaj kaj longaj. Ili analizas la laŭte legondaj tekstojn, kaj la disĉiplo devas nur ĉe la markoj enspiri.

Ili observas la spiradon, la partigadon de la aero, la kunordigon de la spirado kaj la paroladon, kaj la movadon de la diafragmo. Ne estas indiferenta, kiel grandan kaj kie enspiras, kiam enhavas la aeron, kaj plene elspiras la disĉiplo. Gravas ankaŭ, ke kiel kaj kie li elspiras, aŭ tuj enspiras, kiam li elspiris.

La tre oftaj problemoj:

  • Superfaca spirado, la subjekto enspiris malmultan aeron
  • La elspirado ne estas kompletita; li ne uzas la tutan aeron post la enspirado
  • La movigado de la diafragmo ne alkutimigas kun la ritmo de la spirado; la abdomeno ne superigas enspire, kaj ne subigas elspire
  • Li spiras ore, kiam li ne moviĝas tre
  • La aero estas malŝparita; tiu kurtigas la parolon per unu spirado
  • Li ne planas, kiam li enspiri devas. Li enspiras, kiam li tute elspiris

Post la spirekzercoj ili komencas la voxcekzercoj. Ili kontribuas al klaraj vokaloj, kaj klara buŝmimiko. Pro tio ili uzas tekstoj, en kiuj la aktuala vokalo abundas. Se la lingvo enhavas longajn kaj mallongajn vokalojn, ankaŭ la longeco estas ekzercata per vortoparoj.

Por la ritmoekzercoj la disĉiplo kolektas longajn, malfacile elparoleblajn vortojn el la sia profesio, kiuj povas esti iaj. La kolektitaj vortoj estas ritmisitaj en multa manieroj. La vortoj estas grupigitaj laŭ ilia ritmo. Komence la logopediisto antaŭdiras ilin, poste diras ilin kun la disĉiplo.

Ili ekzercas la akcenton per pli longaj tekstoj. Ili markas la plej gravajn vortojn, priparolas kaj provas, kiel la disĉiplo la tekstojn bele proklami povas. Pliofte ili komencas tiujn ekzercojn per kalkulado; poste ili uzas multispecajn tekstojn, poemojn, anekdotojn kaj ŝercojn, kaj ekzercadas la spiradon, la artikulacion, la akcenton, kaj la paŭzojn. Tiu faras la disĉiplon memfidema, sed la lingva evolvado faras lin pli kuraĝa por paroli. Ili ekzercas la formuladon de la frazoj, larĝigas la vortostokon per reformulado de frazoj kaj kurtaj tekstoj. Ili ankaŭ atentas la efikon de la aliigoj. Ilis faras la vortostokon aktiva per kolektado de vortoj.

Ili plilongigas aŭ kurtas tekstojn, kaj varias ĝian stilon, ekzemple faras bulvardon el oficiala teksto, aŭ oficialan tekston el anekdoto.

La taĥilaliuloj ofte havas problemojn ankaŭ pri la formulado de la tekstoj, do ili ankaŭ ekzercas tion. Ili konsciigas la formuladon per lingvaj ludoj, kiuj ludas per pli longaj tekstoj, kiujn ili plibonigas, kaj reformadas, eksplikas aŭ inversigas.

Tiuj ekzercoj ankaŭ helpas aranĝi la pensojn, kiu estas helpo ankaŭ en la vivo.

Krom la parolo kaj pensado ili evovigas ankaŭ la personecon, kiu enhavas tiujn, se ili estas evolvandaj: memkonado, difino de celoj, aranĝado laŭ graveco, planado, analizo, fari horaron kaj strategio de forgesemeco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • http://hadaras.weebly.com Orsolya Hetényi pri la korektado de la taĥilalio
  • http://www.beszedjavitas.hu/repository/2045.doc
  • Iven, Claudia: Poltern. In: Grohnfeldt, M. (Hrsg.): Lehrbuch der Sprachbeilpädagogik und Logopädie. Band 2: Erscheinungsformen und Störungsbilder. Stuttgart: Kohlhammer, S. 173-182.
  • Sick, Ulrike: Poltern. Theoretische Grundlagen, Diagnostik, Therapie, Verlag Thieme 2004.
  • Coblenzer, Horst; Muhar, Franz: Atem und Stimme. Anleitung zum guten Sprechen, Verlag öbv/hpt.
  • Schönmackers, Susanne: Entspannungsverfahren in der Sprachtherapie mit polternden Kindern, Verlag Ernst Reinhardt 2002.
  • Cluttering, Some Guidelines: Stuttering Foundation of America