Tago de Hangul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vorto "Hangul" koree
Parto de la teksto de la proklamo de Seĝong

Tago de Hangul (한글날 /hangullal/; alinome la Tago de la Korea Alfabeto) estas korea festtago, kiu honoras la kreadon de la korea alfabeto Hangul iniciite de la grandreĝo Seĵeong en 1446. La Tago de Hangul festiĝas en la 9-an de oktobro en Sud-Koreio (tago de la proklamo de Seĵeong) kaj en la 15-an de januaro en Nord-Koreio (tago, kiam la alfabeto estis supozeble finkreita).

Laŭ la Kroniko de reĝo Seĵeong, Seĵeong proklamis la eldonon de la nova alfabeto en la 9-a monato laŭ la luna kalendaro en 1446. En 1926 la Akademio de Hangul festis la 480-an datrevenon de la proklamaĵo en la lasta tago de tiu monato. (Tiu dato estas la 4-a de novembro laŭ la Gregoria kalendaro). Tio estis la unua okazo de oficiala festado de la Tago de Hangul.

En 1940 malkovriĝas originala kopio de la Hunmin Jeongeum Haerye ("Klarigoj kaj Ekzemploj de Ĝustaj Sonoj por Instrui la Popolon"), komentario pri la tiam nova korea alfabeto. Laŭ tiu libro, la proklamo pri Hangul efektive okazis en la unua dek tagoj de la naŭa monato de la luna kalendaro. Do en 1945, baldaŭ post la fondiĝo de la nova nacio de Sud-Koreio, la registaro de Sud-Koreio movis la Tagon de Hangul al la 9-a de oktobro, kiu estas la 10-a tago de la 9-a monato de la luna kalendaro.

Ĝis la jaro 1991 la Tago de Hangul estis oficiala feritago en Sud-Koreio, sed dungantoj premis la registaron, ke estu malpli da feritagoj dum la jaro. Tial koreoj plu festas la tagon oficiale, sed nur kiel honortagon, kaj ne plu ferias dum ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(germana) Lingvomuzeo pri la korea lingvo

Internacia Tago de la Gepatra lingvo