Tahitótfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tahitótfalu [tahitOtfalu] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, parte sur Szentendre-insulo, parte en dekstra flanko de Danubo. Ponto interligas la du partojn, krome pramo funkcias al Vác. Iam estis 2 vilaĝoj, kiuj unuiĝis. Tótfalu, signifante "slovaka-vilaĝo", troviĝas en la insulo. La nomo estas erara, ĉar antaŭ la turka erao slovenoj alvenis.

Dum la romia erao 2 sentineloturoj staris. La insulo donis defendadon kontraŭ armeoj. La loĝantaro tributis kaj al turkoj, kaj al aŭstroj-hungaroj. En 1838 kaj en 1876 inundoj, en 1900 incendio okazis. La unusola ponto al la insulo konstruiĝis en 1914.

Vidindaĵoj estas katolika kaj kalvinana preĝejoj.

La vilaĝo estas ŝatata feriejo kaj ekskursejo. Apud la vilaĝo fama restoracio Pokol (=infero) funkcias.