Taitaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La taitaoj estas etno en sudorienta Kenjo. Ili vivas en la Marborda Pprovinco kaj en la distrikto Taita. La plej granda loko nomiĝas Voi (proksimume 60.000 loĝantoj). La inter ili dominanta religio estas la kristanismo.

La unuaj taitaoj kaj ties antaŭuloj posedis irigacisistemon por la plantado de uzplantoj. Ili kultivas milion, maizon, sukerkanon, bananojn, fabojn kaj tabakon.

Lingvo

En 1989 vivis 203.389 parolantoj de la taitaa lingvo, kiu ankaŭ estas nomata: Dabida, Dawida, Kitaita, Teita. La plej multaj parolantoj ankaŭ regas la svahilan.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj