Takácsi
El Vikipedio
Takácsi (takAĉi) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. La vilaĝonomo signifas: teksisto.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 930
- Poŝtkodo: 8541
- Telefonprefikso: 89
Geografio [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Győr-Pápa.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1270. Laŭ la dokumento tiam loĝis tie prvilegiuloj. La vilaĝo longe apartenis al Turka Imperio. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. En 1835 vivis tie:
- 572 kalvinanoj
- 560 luteranoj
- 249 katolikoj
- 12 judoj
Vilaĝservo estas kulturdomo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo
- akvomuelejo
