Tanakajd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tanakajd estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La loknomo estas turkdevena: tana=bovido, qajdi=traturnita.

Panoramo en Tanakajd
Preĝejo de Tanakajd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tanakajd situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Szombathely. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata ekde la pratempoj. Precipe restis objektoj el kuprepoko kaj el la romia epoko. En la frua mezepoko peĉenegoj vivis ĉi tie. En 1939 ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Tana kaj Kajd kuniĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento konstruiĝis romkatolika Preĝejo de Sankta Maria (Tanakajd), en 1908 pro incendio ĝi plene rekonstruiĝis. En 1820 klasikisma kastelo de Ambrózy konstruiĝis kune kun bela parko.

Famulo[redakti | redakti fonton]

En Tana mortis botanikisto grafo István Ambrózy-Migazzi.