Tariq Ramadan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij

Tariq RAMADAN (n. la 26-an de aŭgusto 1962 en Ĝenevo; en araba lingvo ‏طارق رمضان‎, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estas svisa islama sciencisto.

Biografio

Tariq Ramadan estas svisa islama sciencisto kaj ĵurnalisto kies familio venis de Egiptio.

Li estas filo de Said Ramadan kaj havas kvin gefratojn. Li estas grava filozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ de Bassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj en Eŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.

Partopreno de islamanoj en la svisa societo

Tariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L": leĝo, lingvo kaj lojaleco.

  • Leĝo: La islamanoj devas respekti la lokan leĝaron.
  • Lingvo: La islamanoj lernu la lokan lingvon.
  • Lojaleco: La islamanoj estu lojalaj al la ŝtato.

Profesio

Bibliografio

Vidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.

Eksteraj ligiloj