Teatro de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Gera
teatrejooperejo
Bazaj datoj
Arkitekto Heinrich Seeling vd
Malfermo 1902
Lando Germanio vd
Situo Gera
Situanta sur Theaterstraße
Situo
Geografia situo 50° 53′ 1″ N, 12° 4′ 27″ O (mapo)50.883512.0742Koordinatoj: 50° 53′ 1″ N, 12° 4′ 27″ O (mapo)
Teatro de Gera (Germanio)
Teatro de Gera (Germanio)
DEC
Teatro de Gera
Teatro de Gera
Situo de Teatro de Gera
Map
Teatro de Gera
vdr

La granda domo de la Teatro de Gera (germane Großes Haus Theater Gera) troviĝas proksime de la ĉefa stacidomo de Gera, Germanio, Küchengartenallee nr 2.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La teatrejo konstruitis inter 1900-02 laŭ la planoj de la arkitekto berlina Heinrich Seeling. La gigantaĵo, financite precipe de privatuloj, nombriĝas inter la plej gravaj novaj teatrejoj de la 20-a jarcento en Germanlando. Malgraŭ multaj historiaj formaj citaĵoj estiĝis klare strukturita ejo kun etaj aludoj al la antikveco. Super kolona balkono, kiu antaŭ la ĉefa enirejo metitis, estas en granda rondarka niĉo bustegoj de Friedrich Schiller kaj Johann Wolfgang von Goethe. Ĉe la pli supra gablo de la mezo estas genio el oro kun flugiloj.

Ankaŭ la interno kaj la meblaro igas la teatrejon de Gera gravega tiutempa artaĵo. La teatra spektantarejo invitas hodiaŭ 670 homojn, la koncerta halo kun Sauer-orgeno (1977) eĉ 960 kulturemulojn spekti kaj aŭskulti. La lastajn jarojn oni refaris la eksterajn kolorojn laŭ la historia stato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj estis ĉefe princo Henriko la 27-a (Reuß) kaj teis adoptita filo Henriko la 45-a (Reuß pli junla linio) respektive kelkaj reformemaj intendantoj kiuj famigis la scenejojn de Gera ankaŭ trans ekster la urbo. Itner la plej gravaj verkistoj kaj komponistoj, kies verkoj havis la premieron en Gera, estis: Barlach, Bartók, Boetticher, Brecht, Bronnen, Brust, Gide, Hindemith, Janácek, Laskser-Schüler, Rilke, Strindberg, Wagner-Régeny, Weill, Welesz, Zuckmayer.

Post gravaj financaj problemoj je la fino de la 1920-aj jaroj kaj la sekvaj politikaj ŝanĝoj la kulmino de la teatra historio de Gera estis jam finita.

Hodiaŭ la impona granda teatrejo estas unu el du ĉefaj scenejoj de la en 1995 unuigitaj teatroj de Gera kaj Altenburg (Landestheater Altenburg). La tuto nomiĝas nun "Theater und Philharmonie Thüringen". Ĝi nombriĝas inter la plej frekventataj scenejoj de la Liberŝtato Turingio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]