Temisono de Laodikeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Θεμίσων Λαοδικείας
(123 a. K. -43 a. K.)
Asklepio, greka dio de la medicino.
Asklepio, greka dio de la medicino.
Persona informo
Naskiĝo 123 a. K.
en Laodikeo,  Grekio
Morto 43 a. K.
en Romo,  Italio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Temisono de Laodikeo (123 a. K. -43 a. K.) estis greka fondinto de la Metodisma Lernejo pri Medicino[1] kaj unu el la plej eminentaj kuracistoj de sia epoko. Li estis profesoro de Tesalo de Traleso[2] kaj lernanto de Asklepiado el Bitinio. Kiel okul-atestanto, li vojaĝis tra multaj lokoj tiaj kiaj Kreto kaj Milano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni ne certas ĉu li vizitis Romon, kvankam li eble estis tie. En sia maljuneco, li disputis kun sia profesoro pri pluraj vidpunktoj kaj iĝis fondinto de la iu Metodisma Sekto, kiu longe influis sur la medicinaj sciencoj. Li estis aŭtoro pri pluraj medicinaj verkoj, tamen oni ne certas pri la lingvaĵo. Unu el tiuj titoloj kaj fragmentoj konserviĝis ĉefe de Celio Aŭreliano.

Li eble estis la unua kuracisto kiu faris uzon de hirudoj kaj oni rakontas ke li atakiĝis de rabio sed li kuraciĝis. Eŭdemo kaj Proklo estis liaj sekvantoj, kiu povas ankaŭ signifi ke ili apartenis al la Metodisma Lernejo. Temisono estis kritikata de Sorano de Efeso pro liaj kruela traktado al la mensaj malsanuloj. Inter liaj preskriboj oni mencias la mallumecon, bridado per ĉenoj, kaj senigo je manĝaĵo kaj trinkaĵo. Juvenalo satirigis lin kaj sugestas ke li mortigis pli da pacientoj ol kuracis, tamen se li parolas pri ĉi-Temisono aŭ alia samtempulo oni ne scias.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Libri Periodici
  • Epistolae
  • Celeres Passiones
  • Tardae Passiones
  • Liber Salutaris
  • De Plantagine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Western Medical Tradition: 800 BC to AD 1800, Volume 1, Lawrence I. Conrad,Wellcome Institute for the History of Medicine
  2. Raízes históricas da medicina ocidental, Raymundo Manno Vieira