Baziliko de Sankta tombo

El Vikipedio

(Alidirektita el Templo de Dia tombo)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefenirejo en bazilikon de Sankta tombo.
Ĉefenirejo en bazilikon de Sankta tombo.
La sama loko sur desegnaĵo presita en la jaro 1882.
La sama loko sur desegnaĵo presita en la jaro 1882.

Baziliko de Sankta tombo, ankaŭ nomata baziliko de dia tombo, en orientaj eklezioj ankaŭ preĝejo de Resurekto (greke Ναός της Αναστάσεως, Naos tis Anastaseos; armene Surp Harutyun; kartvelie Agdgomis Tadzari) estas kristana preĝejo interne de konstruaĵoj de Malnova Urbo de Jerusalemo. La preĝejo situas sur loko, kiun plimulto de loĝantoj adoras kiel GolgotonKalvarion, kie laŭ Nova leĝo estis krucumita Jesuo Kristo. Tiu ĉi preĝejo estas grava pilgrima loko jam ekde la 4-a jarcento. Hodiaŭ ĝi prezentas tre gravan pilgriman loko por vico da kristanismaj eklezioj.