Tempuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menuo kun tempuro kaj supo

Tempuro (japane 天ぷら aŭ 天麩羅 tenpura) estas fritata manĝaĵo de japana kuirarto.

Ĝi konsistas el legomoj aŭ viando aŭ fiŝoj kiuj estas trempitaj en likva pasto el tritika faruno kaj ovo. Poste ili estas fritataj en varmega oleo (inter 160 kaj 180 gradoj celsiaj). Tempuro estas kutime manĝata kun trempita sojsaŭco aŭ speciala saŭco el sojsaŭco kaj dolĉigita vinagraĵo.

Kompare al aliaj fritaĵoj kun pasto ĉirkaŭanta, tempuro estas karakterizita de la ne pufiĝanta pasto post fritado, kaj ne sukera aŭ kuka enhavo.

Kvankam nun konsiderata kiel tipa japana plado, la origino estas konsiderata kiel plado deveninta de eŭropa fritaĵo enkondukita en la 17-a jarcento de portugalaj komercistoj.