Terpomfingroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terpomfingroj

Terpomfingroj,[1] terpom-fritoj[2]fritoj[3] estas frititaj fingrolongaj bastonetoj el terpomo. Ili originas el Belgio kaj Francio kaj nuntempe estas tutmonde manĝataj kiel aldona manĝaĵo aŭ rapidmanĝaĵo.

Ili estas vaste kaj internacie konataj sub la francdevena termino pommes frites. El ĉi tiu termino devenas la kutimaj germanaj terminoj "Pommes" (prononco: POmes) aŭ "Fritten" (prononco: FRItn), per kiu oni ĝenerale mendas ĉe "Frittenbude" (surstrata vendejo por rapidmanĝo). La aldonan saŭcon oni elektas laŭ la koloro "Fritten weiss" (blanka, kun majonezo) aŭ "Fritten rot" kun keĉupo.

Pri la (mal-)saniga efiko estas disputo. Ĝenerale ili havas tre altan energian valoron pro la graso kutime uzata por kuirado kaj pro la aldonaj saŭcoj. La tradicia belga metodo, kiu uzas freŝajn terpomojn frititajn dufoje je malsama temperaturo estas pli konsilinda ol uzo de antaŭtranĉitaj frostigitaj bastonetoj, kiujn oni fritas en graso je malĝusta temperaturo.

Alternative oni povas varmigi la preparitajn kaj antaŭfrititajn terpomojn en la seka varmeco de forno sen graso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto Dictionary John Wells ISBN 0 340 05950 8 (1969, 1973)
  2. "terpom-fritoj" en la Plena Ilustrita Vortaro
  3. vortoj je F en la Hejma Vortaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]