The Byrds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Byrds
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Maldekstre dekstren: Roger McGuinn, Skip Battin, Clarence White, Gene Parsons; la plej stabila kaj long-daŭra el ajna personaro de Byrds.

The Byrds /bɜːrdz/ estis usona rokbando, formita en Los-Anĝeleso, Kalifornio, en 1964.[1] La bando trapasis multajn ŝanĝojn en la personaro laŭlonge de sia ekzistado, kun estro Roger McGuinn (konata kiel Jim McGuinn ĝis mezo de 1967) restinta la nura permanenta membro, ĝis la grupo disbandiĝis en 1973.[2] Kvankam ili atingis la grandan komercan sukceson de samtempuloj kiel the Beatles, the Beach Boys, kaj the Rolling Stones nur dum mallonga periodo meze de la 1960-aj jaroj, the Byrds estas nuntempe konsiderataj de la kritikistoj kiel unu el la plej influaj bandoj de la 1960-aj jaroj.[3] Ties reprezenta mikso de klara harmonia kantado kun la dekdukorda gitaro Rickenbacker de McGuinn estis tuj absorbita en la popola muziko kaj restis influa ĝis nuntempe.[4][5]

Dekomence, la bando pioniris en la muzika ĝenro de popola roko en sia albumo Mr. Tambourine Man (1965), kunigante influojn de Beatles kaj de aliaj grupoj de la Brita Invado kun tiutempa kaj tradicia popola muziko.[6][7] Dum la 1960-aj jaroj pasis, la bando estis influa en la originigo de psikedela rokmuziko kaj de raga rokmuziko (hinddevena), per sia kanto "Eight Miles High" kaj la albumoj Fifth Dimension (1966), Younger Than Yesterday (1967) kaj The Notorious Byrd Brothers (1968).[8][9][10] Ili ludis ankaŭ pioniran rolon en la disvolvigo de kontrea roko,[11] per la albumo de 1968 nome Sweetheart of the Rodeo reprezentante sian plenan eniron en la ĝenron.[12]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Mr. Tambourine Man (1965)
  • Turn! Turn! Turn! (1965)
  • Fifth Dimension (1966)
  • Younger Than Yesterday (1967)
  • The Notorious Byrd Brothers (1968)
  • Sweetheart of the Rodeo (1968)
  • Dr. Byrds & Mr. Hyde (1969)
  • Ballad of Easy Rider (1969)
  • (sentitola) (1970)
  • Byrdmaniax (1971)
  • Farther Along (1971)
  • Byrds (1973)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unterberger, Richie. "Biography of The Byrds". AllMusic. [1] Alirita la 12an de Julio 2018.
  2. Ankeny, Jason. "Biography of Roger McGuinn". Allmusic. Alirita la 12an de Julio 2018.
  3. Unterberger, Richie. "Biography of The Byrds".
  4. Unterberger, Richie. "Biography of The Byrds".
  5. Smith, Chris. (2009). 101 Albums That Changed Popular Music. Oxford University Press. pp. 32–34. ISBN 0-19-537371-5.
  6. Unterberger, Richie. "Mr. Tambourine Man album review". Allmusic. Alirita la 12an de Julio 2018.
  7. "Folk-Rock Overview". Allmusic. Alirita la 12an de Julio 2018.
  8. Unterberger, Richie. "Biography of The Byrds".
  9. "Psychedelic Rock Overview". Allmusic. Alirita la 12an de Julio 2018.
  10. Bellman, Jonathan. (1997). The Exotic In Western Music. Northeastern Publishing. p. 351. ISBN 1-55553-319-1.
  11. Unterberger, Richie. "Biography of The Byrds".
  12. Fricke, David (1997). "A Trip to the Country". Sweetheart of the Rodeo (CD booklet). The Byrds. Columbia/Legacy.