The Matrix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Matrico
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titolo The Matrix
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 31-a de marto 1999
Daŭro 2h15
Ĝenro Sciencfikcia filmo
Kameraado Bill Pope
Buĝeto 63.000.000 USD
Reĝisoro(j) Andy kaj Larry Wachowski
Produktisto(j) Joel Silver
Scenaro Andy kaj Larry Wachowski
Laŭ la verko de ---
Filmita en Usono (Kalifornio)
Muziko de Don Davis
Rolantoj Laurence Fishburne • Carrie-Anne Moss • Joe Pantoliano • Hugo Weaving • Keanu Reeves • Gloria Foster • Julian Arahanga • Anthony Ray Parker • Marcus Chong • Matt Doran • Belinda McClory • Paul Goddard • Robert Taylor • Ada Nicodemou • Steve Dodd • Rowan Witt • Jeremy Ball • David Aston • Bill Young
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Ping Yuen Woo
Produktinta firmao Warner Bros, Silver Pictures, Village Roadshow Pictures
Distribuo Warner Bros
Honorigoj Saturn Award for Best Science Fiction Film • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Saturn Award for Best Director • BAFTA Award for Best Sound • BAFTA Award for Best Special Visual Effects
IMDb
vdr

The Matrix (Esperante: La Matrico) estas filmo, kiun verkis kaj reĝisoris la fratoj Wachowski. Ĝi aperis en 1999.

Ĝi pioniris novan efektoteknikon nomatan kuglomomentoj (bullet-time), per kiu oni malrapidigas aŭ eĉ paŭzigas tre mallongan agon — ekzemple pafon de unuopa kuglo — dum ĉirkaŭ ĝi glate moviĝas la vidpunkto de la spektantoj.

Post la neatendita sukceso de la filmo aperis du sekvaĵoj (The Matrix Reloaded kaj The Matrix Revolutions), videoludo Enter the Matrix (Eniru la Matricon), kaj kolekto de naŭ desegnitaj filmetoj nomata The Animatrix.

Resumo

Centra en la rakonto estas la otakuo Thomas Anderson [tomas ander-son], dumtage komputila programisto, sed nokte kodkanajlo sub la nomo "Neo". Li renkontas bandon da ribeluloj, kies estro Morfeo klarigas, ke la tuta mondo estas iluzio — nomata la Matrico — kreita de la maŝinoj, kiuj efektive regas la mondon.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Morfeo liberigas Neon el la Matrico, kredante lin "Tiu", kiu (laŭ profetaĵo de virino nomata "la Orakolo") detruos la Matricon kaj savos la homaron. Neo skeptikas, sed li trejniĝas kaj lernas transpasi la regulojn de la iluzio, ĝis, ene de tiu mondo, li fariĝas ia superhomo. Li ankaŭ komencas enamiĝi kun ribelantino Triunua.

La bando estas konstante ĉasata de la Agentoj — konsciaj programoj, kiuj kapablas eviti kuglojn, detrui murojn per la pugno, kaj eĉ anstataŭigi iun ajn alian Matricanon per si. Kiam unu ribelulo perfidas la bandon, la Agentoj kaptas Morfeo. Neo kaj Triunua reeniras en la Matricon kaj sukcesas savi lin, sed Neo estas tie mortpafita de Agento Smith [smif].

En la reala mondo, Triunua tamen rifuzas akcepti lian morton, kaj flustras al li, ke ŝi nun kredas pri la profetaĵo. Neo reviviĝas en la Matrico kaj, kun nova kapablo rekte percepti ĝian iluziecon, li senpene detruas Agenton Smith.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefrolanotj

Influoj

La filmo aludas multajn historiajn kaj literaturajn mitojn, inkluzive de La Aventuroj de Alico en Mirlando, bildkonceptoj el la jud-kristana tradicio, kaj la romanoj de William Gibson, precipe Neuromancer. La ideo de virtuala realo nomata "la Matrico" ŝajne originis en rakonto el 1976 de la brita sciencfikcia televidserio Doctor Who.

Ĉeestas en La Matrico elementoj de teologio, filozofio, gnostikismo kaj esoterismo [1]. Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo, la percepto, la scio kaj la ekzisto. Troviĝas ankaŭ nebulaj aludoj al budhismo kaj taoismo, nirvano kaj renaskiĝo. Kelkaj el la ideoj aperas en malnovaj tekstoj pri sciteorio, ekzemple la Platona alegorio pri la kaverno kaj la Meditoj pri Unua Filozofio de Kartezio.

Kial la maŝinoj vivtenas la homojn?

La filmo asertas, ke la komputiloj uzas la homaron kiel energifonton. Sed la kemia energio bezonata por vivteni homon estas multe pli granda ol la energio, kiun la maŝinoj povus rikolti; ili pli bone farus, se ili generus sian elektron per simpla bruligo de la organika materio.

Origine, la klarigo estis malsama: la maŝinoj uzis la homajn cerbojn kiel la komponantojn de giganta paralela komputilo. Sed la verkistoj timis, ke nefakaj spektantoj malfacile komprenos tion.