The Pros and Cons of Hitch Hiking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Pros and Cons of Hitch Hiking
Artisto Roger Waters
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 30-a de aprilo de 1984
Daŭro 42'07
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest, Columbia
Produktanto Roger Waters, Michael Kamen
Registrado februaro-decembro 1983
Roger Waters - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Sekva muzikalbumo
Radio K.A.O.S.
(1987)
vdr

The Pros and Cons of Hitch Hiking (eo: "La subtenantoj kaj kontraŭuloj de petveturado") estas la unua soloa albumo de la angla basgitaristo Roger Waters, eldonita en 1984, unu jaron antaŭ lia foriro de lia grupo Pink Floyd.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

En 1979, Roger Waters proponis du albumprojektojn al la aliaj membroj de Pink Floyd: The Wall kaj The Pros and Cons of Hitch Hiking. David Gilmour, Nick Mason kaj Richard Wright elektis la unuan, opiniante la alian tro persona.
Ĉi-tiu albumo havas similecojn kun The Wall laŭ sia koncepto: ĝi rakontas realtempe la sonĝojn de homo post maltrankvila nokto, de 4h30 ĝis 5h11 matene, tial la divido laŭ horoj kaj minutoj. Ĉi-tiu viro sonĝas pri alia vivo kun alia virino, sed li estas rapide kaptita al la ĉiutaga vivo kaj amo allasas senrevigojn. Estas temoj karaj de Roger Waters, kiel amo, perfido, la limoj de frenezeco kaj la homa emo humiligi aliajn aŭ detrui propran verkon. Iuj fragmentoj estas tre krudaj kiel "4:41 AM (Seksa Revolucio)", kaj aliaj inkluzivas severajn kritikojn, ekzemple kontraŭ Yoko Ono en la titola trako.
Ĝi estis surbendigata kun eminentaj gastoj kiel Eric Clapton, David SanbornMichael Kamen.
Ĝi atingis la 13-an lokon en la muzikaĵrangolistoj de Britio, kie ĝi restis 11 semajnojn[1]. En Usono, la albumo situis en n-ro 31a de la Billboard 200 kaj estis atestita ora disko.
La kovro de la albumo, desegnita de Gerald Scarfe, estis kaŭzo de polemikoj: ĝi bildigas nudan virinon (la erotika aktorino Linzi Drew), dorsoflanke petveturanta. Ekzistas "cenzurita" versio de ĉi-tiu jaketo kun nigra bando kaŝanta sian pugon.

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kantoj estas subskribitaj de Roger Waters.

Flanko A[redakti | redakti fonton]

Titolo Daŭro
1 4:30AM (Apparently They Were Travelling Abroad) 3'12
2 4:33AM (Running Shoes) 4'08
3 4:37AM (Arabs with Knives and West German Skies) 2'17
4 4:39AM (For the First Time Today, Part 2) 2'02
5 4:41AM (Sexual Revolution) 4'49
6 4:47AM (The Remains of Our Love) 3'09

Flanko B[redakti | redakti fonton]

Titolo Daŭro
1 4:50AM (Go Fishing) 6:59
2 4:56AM (For the First Time Today, Part 1) 1:38
3 4:58AM (Dunroamin, Duncarin, Dunlivin) 3:03
4 5:01AM (The Pros and Cons of Hitch Hiking, Part 10) 4'36
5 5:06AM (Every Strangers' Eyes) 4'48
6 5:11AM (The Moment of Clarity) 1'28

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]