Theodor Fuchs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Theodor FUCHS [fuĥs] (naskiĝis la 15-an de septembro 1842 en Prešov, Slovakio; mortis la 5-an de oktobro 1925 en Steinach am Brenner, Aŭstrio) estis aŭstra esperantisto, geologo kaj paleontologo.

Fuchs laboris en la Naturhistoria Muzeo de Vieno kaj dum ties komencaj tempoj grave kontribuis al ĝia geologia-paleontologia fako. Li esploris terciarajn sedimentojn en la Mediteraneo kaj la Viena baseno. Krome li instruis en la Universitato de Vieno kaj estis membro de Akademio por Sciencoj en Vieno.

Li faris paroladojn pri Esperanto kaj aperigis kelkajn broŝurojn. Li tradukis fragmenton de la verko Das Antlitz der Erde de sia kolego Eduard Suess al Esperanto (La vizaĝo de la Tero) kaj la faman poemon La vojo al la germana.

Liaj postlasaĵoj troviĝas en la Arkivo pri Scienca Historio de la Naturhistoria Muzeo.