Theodor Hirsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Hirsch
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1806 (1806-12-17)
en Gdańsk
Morto 17-an de februaro 1881 (1881-02-17) (74-jaraĝa)
en Greifswald
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo historiistoarkivisto • universitata instruisto
vdr
Theodor Hirsch, en Greifswald

Theodor HIRSCH (naskiĝinta la 17-an de decembro 1806 en Gdansko/Orunia-Św. Wojciech-Lipce, mortinta la 17-an de februaro 1881 en Greifswald) estis germana historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de teologio, historio kaj geografio li estis instruisto ĉe Friedrich Wilhelm-Gymnasium en Berlino. En 1833 li fariĝis gimnaziinstruisto je Gdansko kie li restis historidocentante dum 32 jaroj. Krome li dediĉis sin al la gdanska historio. Li ankaŭ estris la urban arkivon, kaj ordigis tie ĉion laŭ nova sistemo (ekde 1850).

Krom pluraj verkoj pri Gdansko kaj la najbaraj klostroj je Oliwa kaj Żukowo li ankaŭ esploradis pri la komercaj rilatoj inter gdanskanoj kaj italaj urboj en la 16-a jarcento. Li verkis ankaŭ la verkon »Danzigs Handels- und Gewerbegeschichte unter der Herrschaft des Deutschen Ordens« (Lepsiko 1858) kiun premiis la lepsika erudiciula klubo Societas Jablonoviana. Kun Strehlke kaj Töppen li eldonis la antologion »Scriptores rerum prussicarum« (Lepsiko 1861–74, 5 volumoj).

En 1865 li fariĝis orda profesoro ĉe la universitato de Greifswald. Paralele li estris la reĝan universitatan bibliotekon. En 1880 li eldonis la sesan volumon pri politikaj interparoladoj de la dokumentkolekto »Urkunden und Aktenstücken zur Geschichte des Großen Kurfürsten«.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 9. Leipzig 1907, p. 367 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vikifontaro
  • Art. „Hirsch, Theodor“ fare de Eduard Winkelmann. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 13 (1881), p. 506–509 (tie ĉi interrete)