Thiemo (Salcburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thiemo
romkatolika ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1039 (1039-11-30)
en Bavario
Morto 30-an de novembro 1100 (1100-11-30) (61-jaraĝa)
en Turkio
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Tiemo von Formbach vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thiemo de Salcburgo (latine: Thiemo Salisburgensis; naskiĝinta ĉ. 1040 en Bavarujo, mortinta en 1101 aŭ 1102) estis abato de la arkiabatejo Sankta Petro kaj poste ĉefepiskopo salcburga. Li konsideriĝas sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de grafo Thiemo la 2-a de Vornbach (Neuhaus) li iĝis benediktano en la monaĥejo de Niederaltaich. Talentegon li havis ankaŭ en pentrado kaj ŝtonskulptado. En 1077 li ekabatis Salcburge apogante la papan flankon dum la investitura konflikto. La politike aliflanka kontraŭepiskopo Bertoldo de Moosburg forpelis Thiemo-n en la 1081-a jaro disde Salcburgo. Sekve Thiemo vivis en klostroj de Hirsau (Calw) kaj Schaffhausen (Mönchsdeggingen). Reveneblo Salcburgon estis en 1084; tamen li preferis tuj poste restadon en la konvento de Admont.

Kune kun la pap-obeema ĉefepiskopo Gebehardo li reiris Salcburgon kaj post ties morto en la 25.3.1090 li elektiĝis arkiepiskopo. En la 7.4. estis la konsekriĝo kaj poste la ricevo de la paliumo fare de papo Urbano la 2-a. Ĉe la monaĥoj de Admont iĝis reformoj instigitaj de Thiemo; en 1095 li partoprenis sinodon je Piaĉenco. Sed dum bataleto en 1097 apud Saaldorf li estis venkita fare de Bertoldo kaj enkarceriĝis ĝis elprizona fuĝo-eblo danke al helpo de monaĥo.

Thiemo sekve ĉeestis la krucmiliton de 1101 ene de la taĉmentoj de Vilhelmo la 3-a (Akvitanio). Post la batalo de Ereğli li verŝajne iĝis militkaptito. Laŭdire li mortis kiel martiro en 1101 apud Ĥorasano suferante eltiriĝon de la intestoj. Alia tradicio asertas samajn suferojn nur por la jaro 1102 fare de la fatimidoj kaj en Aŝkelon.

Baldaŭ postmorte la homoj de Salcburgo, Niederaltaich kaj Admont komencis kultadon de sanktulo por li sen oficiala kanonizo. Festotago lia estas la 28-a de septembro; atributo lia sur bildoj estas intesta spindelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Dopsch: "Thiemo von Salzburg." Ĉe: Lexikon der Heiligen und der Heiligenverehrung. (R-Z) 3. Band. Herder, Freiburg i. B. 2003, ISBN 3-451-28193-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]