Thika
Thika estas grandurbo kaj universitata urbo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 01°03′S 37°05′O / 1.05°S, 37.083°OKoordinatoj: 01°03′S 37°05′O / 1.05°S, 37.083°O
- Loĝantaro: 106.034 en 2010
- Supermara alteco: 1531 m
- Horzono: UTC + 3
Geografio [redakti]
Thika situas sur altebenaĵo laŭ rivero same nomata Thika en meza (iomete suda) parto de la lando. Najrobo etendiĝas 40 km.
Historio [redakti]
En Thika antaŭ la koloniado diversaj triboj vivis. En la 1900-aj jaroj ankaŭ britoj kaj azianoj ekloĝis. Ĝi estis duaklasa municipo en 1963, post 5 jaroj ĝi ricevis la statuson urbo.
Ekonomio [redakti]
Thika estas centro de la ananasokulturo. Aliaj okupiĝas pri hortikulturoj, kafoj, tritikoj, teksaĵoj. La lasta industrio estis tre grava en la paseo.
Trafiko [redakti]
Thika havas fervojan linion kaj ĉefvojojn al Najrobo, Nyeri, Nakuru kaj Garissa.
Klimato [redakti]
Thika situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas malpli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj [redakti]
En proksimeco de Thika estas videblaj "Dekkvar-Akvofaloj" kaj Nacia parko.
Fontoj [redakti]
- Angla kaj pola Vikipedioj
- Mapo