Tigran Petrosjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tigran Vartani Petrosjan (armene: Տիգրան Վարդանի Պետրոսյան) (n. la 17-an de junio 1929 - m. la 13-an de aŭgusto 1984) estis soveta ŝakludisto, monda ĉampiono de 1963 al 1969.

Tigran Petrosjan (1961)

Etne li estis armeno, kvankam li naskiĝis en Tbiliso, Kartvelio, tiama Sovetunio kaj forpasis en la ĉefurbo de Rusio, Moskvo.

Liaj sukcesaj rezultoj en la trijaraj ŝakturniroj estis decidiga paŝo por la atingo al la pinto: 5-a loko en Zuriko en 1953; 3-a en Amsterdamo en 1956; 3-a en Jugoslavio en 1959; venkinto en Curaçao en 1962. En 1963 li venkis al Miĥail Botvinnik 12,5 - 9,5, kio konvertis lin en monda ĉampiono.