Timora blua muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timora blua muŝkaptulo
Timora blua muŝkaptulo
Timora blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. hyacinthinus
Cyornis hyacinthinus
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Timora blua muŝkaptuloHiacinta blua muŝkaptulo (Cyornis hyacinthinus) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Ĝi troviĝas kiel endemio en la insulo de Timoro de kei devenas la nomo de la specio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

La masklo de tiu specio estas blua supre kun tre helbrila nuanco en frunto kio kovras la tutan antaŭan kronon, kvankam tiu karaktero ja estas komuna al multaj aliaj specioj de la genro kaj ĉefe al la plej proksima parenco la Blufrunta blua muŝkaptulo, indiĝena de aliaj insuloj de Indonezio. La vizaĝo ĉirkaŭ la okulo ĝis la beko kaj la flugilbordoj estas nigrecaj kaj la mentono kaj suba vizaĝo tre malhelbluaj. La supra brusto estas blua (malkiel ĉe la Blufrunta blua muŝkaptulo), dum la suba brusto kaj ventro estas tre oranĝaj kiel ĉe aliaj specioj samgenraj, sed malkiel ĉe la ne tiom proksime parencaj la Hainana blua muŝkaptulo kaj la Blubrusta blua muŝkaptulo, kiuj havas bluajn brustojn. Nur la suba ventro estas grizeca. La beko estas nigra kaj longa, iom hokoforma en la supra makzelo, larĝa ĉebaze kaj kun kekaj harplumetoj ĉirkaŭ la bekobazo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]