Tiomorfolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiomorfolino
Plata kemia strukturo de la Tiomorfolino
Tridimensia strukturo de la Tiomorfolino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Paratiazano
  • Tiazolidinano
  • 1,4-tiazano
Kemia formulo
C4H9NS
CAS-numero-kodo 123-90-0
ChemSpider kodo 60509
PubChem-kodo 67164
Merck Index 15,9452
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flava likvaĵo
Molmaso 103,19 g·mol-1
Denseco 1.086 g cm−3
Fandpunkto 19 °C
Bolpunkto 175 °C
Refrakta indico  1,5384
Ekflama temperaturo 63 °C
Solvebleco Akvo:65 g/L
Mortiga dozo (LD50) xxx mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R34 R37 R38
Sekureco S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P280, P305, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P310, P338, P310, P351, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiomorfolino estas organika saturita heterocikla kombinaĵo enhavanta ses membroj kun du heteroatomoj -- nitrogeno kaj sulfuro -- en kontraŭaj pozicioj de la ringo. La tiomorfolino estas senkolora aŭ flaveca substanco kun neeltenebla odoro. Ĝi estas solvebla en akvo kaj organikaj nepolaraj solvantoj. Ĝiaj vaporoj estas 3,6 fojojn pli densa ol la aero. Rilate al ĝia reakciemo, ĝi estas sentebla en aero, kaj ne akordigebla kaj kun fortaj oksidantoj kaj kun fortaj bazoj.

Biologiaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

La tiomorfolino riltas kun la hipokolesterolemio (nenormale malaltaj niveloj de kolesterolo en la sango). Oni jam sintezis derivaĵoj de ĉi-amino kiuj inhibas la peroksidigon de lipidoj de la mikrosoma membrano, krom prezenti hipokolesterolemian[3] kaj hipolipidemian[4] aktivecojn. Potenciale, ĉi-komponaĵoj povas esti uzata por preventi la formadon de ateromoj en la arterioj.

Aliflanke, oni esploris la trasformadon de tiomorfolin-derivaĵoj far la fungo "Bjerkandera adusta"[5], organismo kiu malkomponas la ligninon. Tia fungo elmontras pli grandan kreskorapideco en la ĉeesto de tiuj komponaĵoj, kvankam ĝi ne uzas la tiomorfolinon kiel fonto de karbono, sed ĝin transformas en tiomorfolinan sulfoksidon kiu akumuliĝas en la medio.

La tiomorfolino estas brulema likvaĵo kiu ardeblas kiam hejtata eligante toksajn gasojn tiaj kiaj nitrogenajn oksidojn, karbonan unuoksidon, kaj sulfurajn oksidojn.

Sintezo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

  • Tiomorfolino estas sintezebla per reakcio inter la hidrokarbonido 1,2-dubromoetano kaj la cisteamino:
Sintezo de la tiomorfolino.

La tiomorfolino uzatas en la sintezo de la blonanserino, kiu estas kontraŭpsikoza duageneracia medikamento aprobita por traktado de la skizofrenio. Alia uzo de ĉi-amino sidas en la preparado de pirolderivaĵoj, kiuj aktivas kiel antifungaj kaj antibakteriaj agentoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]