Titus van Rijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titus van Rijn
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1641 (1641-09-22)
en Amsterdamo
Morto 1-an de januaro 1668 (1668-01-01) (26-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo pesto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Patro Rembranto
Patrino Saskia van Uylenburgh
Frat(in)o Cornelia van Rijn
Okupo
Okupo desegnisto • galeriisto
vdr

Titus van RIJN (22a de Septembro 1641 - 4a de Septembro 1668) estis la kvara kaj nura survivinta filo de Rembrandt Harmenszoon van Rijn kaj Saskia van Uylenburgh. Titus estas konata kiel figuro aŭ modelo en pentraĵoj kaj skizoj de sia patro, sed ankaŭ pro jura kazo de prefera heredo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Titus van Rijn naskiĝis en Amsterdamo kiel la kvara filo de la fama artisto Rembrandt van Rijn kaj de lia edzino Saskia van Uylenburgh. Kiam ŝi mortis, Titus kaj Rembrandt estis ŝiaj nuraj heredantoj, ĝis Rembrandt reedziĝus aŭ Titus aŭ ĉiuj liaj filoj mortiĝus antaŭ lia patro.[1] Li kreskiĝis ĉe Jodenbreestraat, dum jaroj nomita Rembrandthuis. Titus estis la plej aĝa kaj prefera ŝuldato de Rembrandt, kio signifis, ke se Rembrandt iĝu ne pagantebla, la testamento igus Titus la unua persono al kiu oni pagu antaŭa aliaj ŝuldatoj.[2] Estante 14-jaraĝa, en jaro de pesto, Titus faris testamenton je insisto de sia patro, kio faris sian patron la nura heredanto, kio fermis la aliron al la familio de lia patrino. Unu jaron poste lia duonfratino Cornelia (1654-1684) iĝis lia nura heredanto.[3] Post runuigo de Rembrandt en 1656, kaj la vendo de la hejmo en 1658, la familio translokiĝis la pli malmultekosta domo en Rozengracht en Jordaan. Titus kaj la longdaŭra amatino de Rembrandt, nome Hendrickje Stoffels, estis nomitaj por la zorgo de la aferoj de Rembrandt kaj kreis en 1660 artentreprenon, specializigita en la verkaro de Rembrandt. La aŭtoritatoj kaj liaj ŝuldatoj estis ĝenerale bone traktante lin sed Rembrandt povis vendi nenion sen ilia kono. Por funkciigi tion, Hendrickje kaj Titus kreis pseŭdo-entreprenon kiel artokomercistoj en 1660, kun Rembrandt kiel dungito.[4] En 1662 unu el la ŝuldatoj de Rembrandt aliris al la Suprema Tribunalo (Hof van Holland) ĉar li ne akceptas, ke Titus estu la unua pagito.[5] Isaac van Hertsbeeck perdis dufoje kaj devis repagi al Titus la monon kiun li jam estis ricevinta, kion li faris en 1668.[6] Titus mortis la 4an de Septembro 1668 dum epidemio de bubona plago en Amsterdamo kaj estis entombigita tri tagojn poste la 7an de Septembro 1668.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruysscher, D. D., & ’T Veld, C. I. (2021). Rembrandt’s insolvency: The artist as legal actor, Oud Holland–Journal for Art of the Low Countries, 134(1), 9-24. doi: https://doi.org/10.1163/18750176-13401002
  2. Wexuan, Li. "Review of: 'Rembrandts plan: De ware geschiedenis van zijn faillissement", Oud Holland Reviews, Aprilo 2020.
  3. Wexuan, Li. "Review of: 'Rembrandts plan: De ware geschiedenis van zijn faillissement", Oud Holland Reviews, Aprilo 2020.
  4. Clark, 1974 p. 105
  5. Ruysscher, D. D., & ’T Veld, C. I. (2021). Rembrandt’s insolvency: The artist as legal actor, Oud Holland – Journal for Art of the Low Countries, 134(1), 9-24. doi: https://doi.org/10.1163/18750176-13401002
  6. Wexuan, Li. "Review of: 'Rembrandts plan: De ware geschiedenis van zijn faillissement", Oud Holland Reviews, Aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Titus van Rijn en la angla Vikipedio.