Tivadar Thienemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tivadar Thienemann, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Thienemann Tivadar estis hungara literaturhistoriisto, lingvisto, profesoro, membro (korespondanta en 1923) de Hungara Scienca Akademio. Lia familia nomo estis ankaŭ Thass-Thienemann.

Tivadar Thienemann [1] naskiĝis la 1-an de majo 1890 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de marto 1985 en Masaĉuseco en West Roxbury.

Biografio

Tivadar Thienemann frekventis universitatojn en Budapeŝto, Berlino kaj Lejpcigo. En 1913 li ekinstruis en mezlernejo en Budapeŝto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li instruis jam en la universitato. En 1922 li fondis societon kaj literaturan revuon. En la studjaro 1925 li estis dekano en Pécs. Ekde 1934 li instruis jam en Universitato de Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li migris al Usono. Li longe vivis en Bostono. Li okupiĝis precipe pri la germana lingvo kaj literaturo. Li ricevis premion en 1930.

Verkaro (elekto)

  • Német és magyar nyelvújító törekvések (1912)
  • Die deutschen Lehnwörter der ungarischen Sprache (1922)
  • Irodalomtörténet (Literaturhistorio), (1931)
  • Német- magyar kéziszótár; Magyar-német kéziszótár (Germana-hungara kaj hungara-germana manvortaroj), (1943)
  • Subconscious language (1967)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.