Tivadar Tulassay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Tulassay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1949 (1949-01-18) (75-jaraĝa)
en Galanta
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Familio
Frat(in)o Zsolt Tulassay
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Tivadar Tulassay [tulaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tulassay Tivadar estas hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estas Zsolt Tulassay same kuracisto kaj akademiano.

Tivadar Tulassay [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1949 en Ĉeĥoslovakio en Galanta.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Tulassay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1968-1974. Post 4 jaroj li akiris fakdiplomon ankaŭ pri infankuracado, baldaŭe pri virinaj malsanoj. En la studjaro 1985 li plulernis en Humboldt-Universitato en Berlino. En 1992 li estis nomita katedrestro en la medicina universitato (post du jaroj li profesoriĝis). Li estis vicdekano inter 1990-1995, poste vicrektoro, fine rektoro en 2003. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li okupiĝas ekzemple pri la alta sangopremo. Li ricevis premiojn inter 1988-2010, inter ili aparte menciinda estas belga premio en 2002.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Koraszülöttek patológiás veseműködése (1983)
  • Renal Vascular Disease in the Newborn (1998)
  • Increased mucosal expression of Toll-like receptor (TLR)2 and TLR4 in coeliac disease (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]