Tlaloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tlaloc (aŭ Tlaloko), en Azteka mitologio, estis la dio pri pluvo kaj pri fekundeco.

Tlaloc

Tlalokon ege timis la aztekoj, kiuj dronoferis homojn por pacigi lin. La aztekoj kredis, ke Tlaloko responsas pri kaj diluvoj kaj sekegoj, kaj ke Tlalokon kreis la ceteraj dioj.

La unua edzino de Tlaloko estis Xochiquetzal, diino pri floroj, sed Tezcatlipoca forkaptis ŝin. Tlaloko poste edziĝis al la diino Chalchiuhtlicue, "La Jadjupulino". Oni kutime bildigas Tlalokon kiel bluan estulon kun dentegoj. Lia infero entenis tiujn, kiujn mortigis fulmo, drono kaj malsano. Per Chalchiuhtlicue li generis Tecciztecatl-on. Lia pli aĝa fratino estis Huixtocihuatl. Oni dronigis infanojn por pacigi lin. Li regis, laŭ la azteka kredo, la trian el la kvin mondoj.

Ankaŭ la loĝantoj de Teotiŭakano adorklinis sin al Tlaloko, kvankam ne kun perfortaj dronoferoj. En la antaŭ-azteka epoko, Tlalokon adoris la socioj Teotiŭakano-a and Tolteka. Aliaj mezamerikaj popoloj havis similajn, sed ne identajn pluvodiojn, kiel ekzemple la Majaa pluvodio Chac kaj la Zapoteka pluvodio Cocijo.

Alternativa nomo: Nuhualpilli