Tom Mboya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tom Mboya (naskiĝis kiel Thomas Joseph Odhiambo Mboya la 15-an de aŭgusto 1930 sur insulo Rusinga, proksime de Thika, Kenjo; mortis la 5-an de julio 1969 en Najrobo), deveninta el la popolo de Luo, estis influriĉa kenja sindikatisto kaj sendependisma politikisto dum la transira periodo de Kenjo ekde brita kolonio al memstara respubliko.

Kariero

Post studo en Britujo en 1955 li revenis al Kenjo en 1956, kie tiam la brita kolonia registaro sufokis la ribelon de Maŭ Maŭ, kaj gajnis je la baloto kiel unua afrikano sidejon en la leĝdona konsilantaro de la kolonio.

Malkontenta kun la malplimulto da afrikaj delegitoj li fondis la kenjan partion People's Congress Party. Li alstrebis per tutafrikanismaj celoj kunagadon kun Kwame Nkrumah, prezidanto de la unua afrika respubliko Ganao, ekestinta el brita kolonio. En 1958, kiam li aĝis 28 jarojn, okazis lia elekto kiel prezidanto de la Tutafrika Popolkonferenco je Accra en Ganao.

Je la pinto de sia kariero, kiu eĉ povus priombri tiun de la libereco-heroo kaj prezidanto Jomo Kenyatta, la 38-jara Tom Mboya la 5-an de julio 1969 en Najrobo estis mortpafita de Nahashon Isaac Njenga Njoroge, kiu por ĉi tiu murdo estis kondamnita kaj pendumita. Konjektoj pri kaŭzoj kaj subtenantoj de ĉi tiu atenco neniam ĉesis.[1]

Postvivo

Je lia funebra solenaĵo ekestis manifestacio kun ekscesoj kaj du mortigitoj. La muzikon por la funebra diservo komponis la ĵazmuzikistino Mary Lou Williams. Tom Mboya postlasis sian vidvinon Pamela Mboya (mortinta en 2009) kun kvin gefiloj. Oni entombigis lin sur la insulo Rusinga en maŭzoleo. Tie ankaŭ troviĝas malgranda muzeo. Strato en Najrobo nomiĝas laŭ li.

Publikaĵo

  • Freedom and After, Little, Brown & Co., Bostono 1963

Literaturo

  • Stephan Löffler en Biographien zur Weltgeschichte, VEB Deutscher Verlag der Wissenschaften, Berlino 1989, p.375

Eksteraj ligiloj

Referenco

  1. komparu: Unanswered Questions, en: Time, 5-an de decembro 1969