Maŭ Maŭ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ribelo de la Maŭ Maŭ estis ribelo fare de indiĝenaj kenjanoj kontraŭ la brita regpovo disvolviĝinta de 1952 ĝis 1960.

Historio [redakti]

Ĝenerala rigardo [redakti]

Por pli ĝuste taksi la Maŭ Maŭ-an ribelon kaj ties "barbarecon", oni devas kapmemori la bilancajn nombrojn:
La Maŭ-Maŭ-movado dum la tuta milito mortigis 32 blankajn civilulojn (inklude militfortojn sume: 95), (plus plurajn milojn da indiĝenoj ne favoraj). La anglaj militaj fortoj mortigis pr. 11 000 Maŭ-Maŭ-anojn, kaj krome nekonatan nombron (sed plurajn milojn) da senkulpaj civiluloj. 80 mil estis senditaj en koncentrejojn, kie multaj mortis. La kikujoj estis trude senditaj en 800 fortikaĵajn vilaĝojn; ne kutimintaj vivi en tia amasigo, ilin infektis malsanoj, kaj la mortokvoto iĝis ege alta.


Statuo de Dedan Kimathi en Najrobo. Kimathi estis Maŭ Maŭ Generalo kaj estis pendigita en 1957