Tomasz Chmielik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tomasz CHMIELIK [TOmaŝ ĥMJElik] (naskiĝis en 1957) estas pola esperantisto, tradukisto kaj instruisto.

Li eklernis en 1972 la internacian lingvon kaj fariĝis esperantisto. Poste li tradukis kaj instruis. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto Libro-Mondo, en kiu ĝis nun li aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Interalie li tradukis verkojn de Günter Grass, Ryszard Kapuściński, Janusz Korczak, Predrag Matvejević kaj Isaac Bashevis Singer. Cetere li estis ĉefredaktanto de la gazeto Spegulo.

Kunlabore kun CDELI li kolektis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat kaj eldonis ilin sur 30 000 paĝoj. Li redaktis kaj kuntradukis Podlaĥian Antologion kaj kun polaj tradukantoj preparas kvinvoluman Polan Antologion. Li instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznano.[1]

De 2007 ĝis 2010 li estis komitatano B de UEA, de 2009 prezidanto de la pola filio de ILEI. Krome li estas komitatano de Akademio Literatura de Esperanto.

Referencoj

  1. Laŭ Esperanto, aprilo 2007.