Torvaj
Torvaj estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Tab.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 8660
- Telefonprefikso: 84
Situo
Torvaj situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Tab troviĝas 5, Siófok 19, Enying kaj Tamási po 28 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1265 laŭ tiama hungara ortografio "Torwoy". Kampoj de Lulla inter la mezepoko kaj 1948 apartenis al Torvaj. Vilaĝservoj escepte la municipan administradon ne funkcias en Torvaj.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1755
- luterana preĝejo de 1859
- akvorezervujo inter Torvaj kaj Lulla
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.nagyvofely.hu
- w.koppanyvolgyterseg.hu