Toy Story

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toy Story estas animacia kinofilmo produktita de Pixar en 1995 kaj distribuita de Walt Disney Pictures.

Ĝi fame estas la unua animacio, kio plene estas kreita per komputila grafiko.

La historio okazis kun la homoformaj ludiloj de Andy (8-jara knabo). Tiuj intencas ŝajni senvivaj kiam ne ĉeestas homoj. Ĉefaj roluloj estas vakero kaj kosmonaŭto.

La ludiloj de Andy estas:

  • Woody: vakero;
  • Buzz Lightyear: spaca patrolo;
  • Mr. Potato Head: ludilo de kapo terpoma;
  • Rex: dinosaŭro;
  • Slinky: bobena hundo;
  • Hamm: monkesta porko;
  • Bo Peep: porcelana ŝafistino;
  • Sarge: serĝento.