Tramtransporto en Los-Anĝeleso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Los-Anĝeleso
aspekto de historio
Ĝeneralaj informoj
Loko Los-Anĝeleso
 Usono
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1874
vdr

Tramtransporto en Los-Anĝeleso (angle Streetcars in Los Angeles) dum historio inkludis ĉevaltirajn tramojn kaj kablotramojn, kaj poste ampleksajn elektrajn tramretojn de "Los Angeles Railway" kaj "Pacific Electric Railway" kaj ties antaŭuloj. Ankaŭ inkluditaj estas modernaj malpezaj fervojlinioj.

Ĉevaltiraj tramoj (1874-1897)[redakti | redakti fonton]

Ĉevaltira tramo, 1870

Ĉevaltiraj tramoj komenciĝis kun "Spring and Sixth Street Railroad" en 1874. Subĉielaj veturiloj kun ununura boĝio trairis senpavimajn stratojn. Multaj firmaoj konstruis trakojn, kun kunfandoj por formi pli grandajn retojn. Plej multaj fervojoj de la epoko inkludis "Main Street and Agricultural Park Railway", "Depot Railway", "City Railroad", kaj "Central Railroad". La lastaj ĉevalaj veturiloj estis transformitaj al elektraj en 1897.

Kablotramoj (1885–1902)[redakti | redakti fonton]

Kablotramo, ĉ. 1893-1895

Kablotramaj stratfervojoj en Los-Anĝeleso unue komencis funkcii supren laŭ Bunker Hill en 1885, kun entute tri firmaoj funkciantaj en la periodo ĝis 1902, kiam la linioj estis elektrizitaj kaj elektraj tramoj estis lanĉitaj plejparte sekvante la itinerojn de kablotramoj. Ekzistis ĉirkaŭ 25 mejloj (40 km) da itineroj, ligante 1st kaj Main en kio tiam estis Los-Anĝeleso Centra Komercdistrikto ĝis la komunumoj konataj hodiaŭ kiel Lincoln Heights, Echo Park/Filipinotown, kaj Pico-Union distrikto. Granda viadukto super la ranĝad-tereno de Southern Pacific funkciis de 1889 ĝis 1896, ordinarlingve konata kiel "Cape Horn Viaduct" (Viadukto de Horna Kabo).

"Angel's Flight" ne devus esti konfuzita kun kablotramo ĉar ĝi estis funikularo funkcianta de Broadway supren laŭ Bunker Hill.

Elektraj tramsistemoj (1887-1963)[redakti | redakti fonton]

"Ruĝa veturilo" de Pacific Electric

La uzo de kablotirado en Los-Anĝeleso estis mallongdaŭra. "Los Angeles Electric Railway" komencis operaciojn en 1887. Elektraj tramsistemoj estis multaj, sed estis plejparte plifirmigitaj en du grandajn retojn.

En 1901, Henry Huntington aĉetis diversajn elektrajn tramfirmaojn funkciantajn plejparte ene de la urbo Los-Anĝeleso (kaj ne en San Fernando Valley, Harbor area aŭ Westside) kaj kombinis ilin en "Los Angeles Railway" kun ĝiaj "flavaj veturiloj". Tiu sistemo funkciis kun etŝpuraj trakoj kaj ĉefe disponigis lokan servon laŭ siaj linioj. Tio estis la plej populara fervojfunkciigisto en Los-Anĝeleso surbaze de pasaĝertrafiko.

En 1902, Huntington kaj bankisto Isaias W. Hellman establis "Pacific Electric Railway", kiu akiris aliajn fervojojn, disponigante interurban servon al novaj antaŭurbaj disvolviĝoj kaj ĉirkaŭaj urboj en kio nun estas Granda Los-Anĝeleso (kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, San Bernardino kaj Riverside). La firmao funkciigis karakterizajn "ruĝajn veturilojn".

La eksplodo de la aŭtovojkonstruo kaj aŭtoproprieto antaŭ kaj post la Dua Mondmilito reduktis la postulon je pasaĝeraj fervojservoj, kaj multaj linioj estis kontestate transformitaj al busservo antaŭ 1955. Post transdonado al municipa proprieto sub Los Angeles Metropolitan Transit Authority, ĉiuj iamaj Pacific Electric kaj Los Angeles Railway servoj finiĝis antaŭ 1963. Elementoj de la filmo Who Framed Roger Rabbit estas loze bazitaj sur la fino kaj malmuntado de elektraj tramoj de Los-Anĝeleso.

LACMTA Metroo malpeza trajno (1990-nun)[redakti | redakti fonton]

LACMTA, 1995
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Los-Anĝeleso.

Temas pri metroa sistemo kiu funkcias en Kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono ekde 1990. Ĝi estas parto de la reto de publika transporto funkciigata fare de "Los Angeles County Metropolitan Transportation Authority" (LACMTA).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]