Trikalo (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Trikalo en Grekio

La provinco Trikalo (greke Νομός Τρικάλων - Nomos Trikalon) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 3 384 km² kaj dum la jaro 2001 havis 131 085 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Trikalo (Τρίκαλα, Trikala). La teritorio estas parto de la historia provinco kaj moderna administra regiono Tesalio.

la fortikaĵo de Trikalo

La provinca ĉefurbo estas ĉirkaŭita de montoj kaj pro la tial kaldrona situo dum someroj havas tre varman klimaton. Proksime de Trikala situas la monaĥejoj Meteora, kiuj havas la statuson de monda kultura heredaĵo de Unesko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]