Trimlini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trimlini, hungare Hármashalom estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Lendava.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Trimlini troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Trimlini situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Lendava-Čakovec.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito Hármashalom apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si