Tro Breizh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tro Breizh (bretone, rondiro de Bretonujo) estas katolika pilgrimado, kiu kunligas la urbojn de la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon.

Tiuj sep sanktuloj estis monaĥoj venintaj el la anglaj Kimrujo kaj Kornvalo ĉirkaŭ la 5-a kaj 6-a jarcentoj. Ili venigis kristanismon al Armoriko kaj fondis tie la unuajn episkopejojn.

Bibliografio

  • Gaële de La Brosse, Tro Breiz, les chemins du Paradis : Pèlerinage des Sept Saints de Bretagne, Presses de la Renaissance, 2006, ISBN 2856169112
  • François Lepère, Sur le chemin du Tro Breizh..., éditions Lepère, 2005.
  • Yves-Pascal Castel, Le chant du TRO-BREIZ, éditions nouvelles du Finistère, 1995. ISBN 2-9506659-7-7

Eksteraj ligiloj