Trolebusa transporto en Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Bakuo
Poŝtmarko de Azerbajĝano
Poŝtmarko de Azerbajĝano
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Bakuo, Azerbajĝano
Transportsistema speco Trolebuso
Komenco de trafiko 5-a de decembro 1941
Fino de trafiko 1-a de julio 2006
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 300 km
Nombro de linioj ĉ. 30 (maks.)
vdr

Trolebusa transporto en Bakuo estis sistemo de trolebusoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano, dum proksimume 65 jaroj ekde 1941.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua trolebusa linio estis malfermita la 5-an de decembro 1941. Ĝi estis 7,5 km longa, kaj estis priservata de 15 trolebusoj. La plejparto de la disvolviĝo okazis inter la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; en la unua duono de la lasta jardeko, la sistemo havis 10 liniojn.[2]

En la malfrua 1988-a jaro, la sistemo atingis maksimuman longecon de 300 km, kun 32 itineroj. Ĝi ankaŭ ampleksis iujn najbarajn lokojn. En 1991, ĝi ankoraŭ havis 32 itinerojn, kaj 110 km da kontaktaj lineoj.[2]

Malgraŭ tio, ke la sistemo estis intense evoluigita ĝis 1990, ĝi perdis popularecon inter la loĝantaro, pro ĝia malalta kvalito de servo kompare kun aŭtotransporto, la Metroo de Bakuo kaj eĉ la tramvojo de Bakuo. Aparte, la sistemo spertis oftajn elektrajn paneojn kaj forsaltojn de troleo el la drato.[2] Plejparto de la trolebusaj linioj estis malprofitaj pro malforta postulo; nur 6 el la 32 itineroj estis plenŝtopitaj kaj profitaj.

Post la kolapso de Sovetunio, oni ne donis ŝancon al la trolebusa sistemo adaptiĝi al merkata ekonomio kaj fariĝi profita. La lasta ekspluatata vojo, n-ro 16, estis fermita la 1-an de julio 2006,[1] kaj malmuntita baldaŭ poste.

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

La modeloj de la unua trolebusa sistemo ne estas konataj. La unuaj konataj modeloj estis "MTB-82". En la 1960-aj jaroj, kelkaj veturiloj BTL-62 konstruitaj en Bakuo aliĝis al la floto.

De la malfruaj 1960-aj jaroj, la sistemo estis priservata de "Škoda 9Tr", de 1979 estis "Škoda 9TrH", kaj de 1982, "Škoda 14Tr".

Dum la 1980-aj jaroj, la floto estis ankaŭ pligrandigita de "Ziu-9" konstruitaj en Sovetunio.

Deponejoj[redakti | redakti fonton]

La sistemo havis du deponejojn. La origina deponejo estis ĉe Darnagul (Дарнагюль), kaj dua estis malfermita ĉ. 1987, kiam la origina deponejo iĝis nekapabla akcepti la kreskantan floton de la sistemo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 10. Баку (троллейбус) (ruse). Горэлектротранс (Electrotrans) website. Дмитрий Зиновьев (Dmitry Zinoviev). Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 26 septembro 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Article. Baku Pages. Baku Pages. Alirita 26 septembro 2012. (ruse/angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trolleybuses in Baku en la angla Vikipedio.