Trolebusa transporto en Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de interurba trolebuso 14Tr en Simferopolo

Trolebusan tranporton en Krimeo oni povas dividi en du kategoriojn:

Inter Simferopolo kaj Jalta

En la mondo unika, 86 kilometroj longa linio numero 52 ofertas malmultekostan vojaĝon (kontraŭ 12 hrivnoj)[1] Preskaŭ tutan tagon eblas vojaĝi ĉiuj 15 minutoj per tiu ĉi linio de ĉefa stacidomo en Simferopolo al centro de Jalto.[2] Aldone, estas linio numero 51 inter Aluŝto kaj Simferopolo[3], kaj linio numero 53 inter Jalto kaj Aluŝto[4].

Plej gravaj lokoj

Trolebusoj funkcias relative simile kiel trolebusoj en urboj, do ili havas regulajn haltejojn. Nur la tempo de la vojaĝo estas pli longa. Jen plej gravaj haltejoj survoje: Malomajako, Partenito, Krasnokamenko, Arteko, Nikita Botanika Ĝardeno kaj Masandro.

Aliaj notoj

En revuo Kontakto aperis en kvina numero de jaro 2007 artikolo pri trolebusoj en Krimeo[5]

Referencoj

  1. http://crimea-troll.com/tarify.html
  2. http://crimea-troll.com/raspsimyal.html
  3. http://crimea-troll.com/raspalsimf.html
  4. http://crimea-troll.com/marshryt_simf_al_yal.html
  5. http://www.tejo.org/eo/node/583

Eksteraj ligiloj