Tuomari Nurmio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuomari Nurmio
Persona informo
Naskonomo Hannu Juhani Nurmio
Aliaj nomoj Tuomari Nurmio • Judge Bone • Hande Nurmio • Judge Bean Jr. • Judge Barnhill • Dumari
Naskiĝo 21-an de novembro 1950 (1950-11-21) (73-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnaangla
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • rokmuzikisto
TTT
Retejo https://tuomarinurmio.fi/
vdr

Hannu Juhani "Tuomari" ("juĝisto") NURMIO (naskiĝinta 21-a de novembro 1950 en Helsinko) estas finna muzikisto. Li kantas kaj gitaras. Li aktiviĝis en 1977 kaj skribis pli ol 200 kantojn. Nurmio loĝis en Helsinko dum la unuaj jardekoj de sia vivo, transloĝiĝis al Riihimäki, poste al Espoo, poste al Helsinko kaj poste denove al Espoo. Li ankaŭ laboris kiel redaktoro. En la 1970-aj jaroj li ludis uzante nomon Hande Nurmio. Poste Nurmio ludis en bando Tuomari Nurmio ja köyhien ystävät (Tuomari Nurmio kaj amikoj de malriĉuloj). Ili faris diskon Kohdusta hautaan (el utero al tombo). Poste Köyhien ystävät agis sen Nurmio. Li diskis speciale en 1980-aj jaroj. En diversaj diskoj estas diversaj ludantoj. Nurmio kantis ankaŭ en helsinka slango. Li laboris ankaŭ bilda artisto. Li ricevis multajn premiojn. Liaj konataj pecoj estas ekzemple Valo yössä ("lumo en la nokto") kaj Ramona.