Turo Valencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Valencio
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo brutalismo vd
Arkitekto Javier Carvajal Ferrer vd
Estiĝo 1973
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situo
Geografia situo 40° 25′ 17″ N, 3° 40′ 46″ U (mapo)40.421352777778-3.6794944444444Koordinatoj: 40° 25′ 17″ N, 3° 40′ 46″ U (mapo)
Turo Valencio (Madrido)
Turo Valencio (Madrido)
DEC
Turo Valencio
Turo Valencio
Situo de Turo Valencio
Map
Turo Valencio
vdr

La Turo Valencio estas nubskrapulo de Madrido en Hispanio.

La nubskrapulo Turo Valencio troviĝas en la vojkruciĝo de la Avenuo Menéndez Pelayo kun la Strato O'Donnell, fronte al unu el la stratanguloj de Retiro. Kun 94 metroj alte kaj 28 etaĝoj, ĝi estas la 15-a plej alta konstruaĵo de la hispana ĉefurbo. Ĝi estis planita kiel rezideja konstruaĵo en 1968 de la arkitekto Javier Carvajal, kaj konstruita en la jaroj 1970 kaj 1973, estante urbestro la estonta prezidanto de la Registaro sub Franco, Carlos Arias Navarro.

La Turo Valencio staras en la malgranda tereno kie antaŭe estis fajrestingistejo, kaj malgraŭ la dubo de la arkitektoj pri la ĝia kvalito, ĝi estis akre kritikata ĉar ĝi ne respektis la stilon de la apudaj konstruaĵoj kaj ĉefe pro la vida proksimeco ekde la Placo Cibelo ĝis la Pordo de Alcalá. Antaŭ la akraj kritikoj, oni devis halti la konstruadon, sed denove komenciĝis sekvasomere, profitante la ferian parentezon de la loĝantaro.