Tuvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Тыва Республика1
Республика Тыва2
Flago de Tuvio Blazono de Tuvio
Situo de Tuvio en Rusio
Oficialaj lingvoj tuva kaj rusa
Ĉefurbo Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir)
La plej granda urbo Kizil (104 105 loĝantoj)
Prezidento Ŝerig-ool Oorĵak
Areo 170 500 km²
Loĝantaro
 – entute
 – denseco
2002
305 510
1,8 / km²
Valuto Rusia rublo (RUB)
Tempozono
 – somere
+7
UTC+8
Historio
 – Sendependa
 – Aŭt. regiono
 – ASSR
 – respubliko
 
1921-1944
11-a de oktobro 1944
10-a de oktobro 1961
31-a de marto 1992
Retpaĝaro http://gov.tuva.ru
1La nomo en la tuva lingvo
2La nomo en la rusa lingvo

Tuvio estas respubliko en suda parto de Siberio en Rusio. Dum manĉua imperio la teritorio de Tuvio (tiam nomata randoregiono Urjanĥajo) apartenis al Ekstera Mongolio (nuna Mongolio). De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Popola Respubliko de Tannu-Tuva.

Geografio

Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas momumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80% el la teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.

La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.


Loĝantaro

Tuvio havas 305 510 loĝantojn (2002). Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadanaa (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ.).

Naciecoj

Plejparto el la loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda minoritato estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el loĝantaro.

Ekonomio

Kanabo

Post la fermo de multaj industriaj centroj dum la jaroj 1990-aj, la kultivado de kanabo venis en Tuvion kaj estas hodiaŭ tre grava, kvankam oficiale ne permesata. Pritaksoj de la surfaco de la kampoj ne estas precizaj, estas de 26 mil ĝis 84 mil hektaroj[1]. En 2005 la moskva ĵuranlo Novaja Gazeta en la artikolo de sia ĵurnalisto Aleksej Tarasov nomas Tuvion „rusia Kolombio, kie eĉ la infanoj vivas dank' al kanabo kaj kie la polico defendas la kampojn aŭ la produktistojn...“. En la sama artikolo de Novaja Gazeta estas aserto, ke la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj kvazaŭ valuto por multaj aferoj, i. a. manĝo, aŭtoj, ĉevaloj aŭ la alkoholaĵo[1].

Rajdantaj tuvoj

Referencoj


Administra divido
  1. Baj-Tajga
  2. Barik-Ĥemĉika
  3. Dzun-Ĥemĉika
  4. Kaa-Ĥema
  5. Kizila
  6. Mungun-Tajga
  7. Ovura
  8. Bii-Ĥema
  9. Sut-Ĥola
  10. Tanda
  11. Tere-Ĥola
  12. Tes-Ĥema
  13. Toĵa
  14. Ulug-Ĥema
  15. Ĉaa-Ĥola
  16. Ĉedi-Ĥola
  17. Erzina