U. Paul Ronald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

U. Paul RONALD (1925 - 2008) naskiĝis en Germanio, fuĝis al Sud-Afriko en 1939 kaj poste migris al Kanado, kie li enloĝiĝis en okcidenta antaŭurbo de Montrealo. Unu el la fondintoj de la post-milita Kanada Esperanto-Asocio, li servis kiel ĝia prezidanto (1972-76) kaj funkciigis ĝian oficejon kaj libroservon dum multaj jaroj. Vigla aktivulo en la skolta movado, li estis kanada reprezentanto de la Skolta Esperantista Ligo dum multaj jaroj. Paul elektiĝis Honora Membro de KEA en 1996.