UK 1906

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo sur propaganda poŝtkarto por la 2-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresanoj malakceptas la oferton de tradukisto, ĉar ili ja parolas Esperanton.

La 2-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 28-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1906 en Ĝenevo, Svislando. Venis 818 partoprenantoj el 30 landoj.

Dum la kongreso oni fondis Konstantan Kongresan Komitaton kaj aprobis deklaracion pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj.

Teatraĵoj prezentitaj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.